Eo:Tag:religion=multifaith
religion = multifaith |
Priskribo |
---|
Loko dediĉita al religio sed ne al iu specifa religio. |
Grupo: religion |
Uzebla sur tiuj elementoj |
Postulas |
AŬ AŬ AŬ AŬ AŬ AŬ AŬ |
Stato: uzata neoficiale |
Iloj |
Ĉi tiu etikedo povas esti uzata por marki religiajn lokojn, kiuj ne estas specifaj por iu ajn religio. Tiaj lokoj troviĝas ekzemple en publikaj medioj kun multkultura publiko, kiel ekzemple flughavenoj aŭ universitatoj, ofte nomataj "preĝejo" aŭ "silenta ĉambro"[1]. Ankaŭ estas ofte, ke komuna tombejo havas lokon por funebra ceremonio uzebla de iu ajn religia grupo.
Estas preferinde uzi ĉi tiun etikedon anstataŭ lasi la religion netagitajn. Sen religion=multifaith, ne estas maniero distingi lokojn kie mapigisto forgesis aldoni la religian etikedon de religiaj lokoj ne dediĉitaj al specifa religio.
Ekzemplo
amenity=place_of_worship + religion=multifaith + name=Friedhofshalle + note=Ĉambro uzata de malsamaj religiaj grupoj por funebraj ceremonioj, posedata de la urbo Cham uzita por https://www.openstreetmap.org/way/234834023
Diferencigo: Multoblaj specifaj religioj
religion=multifaith ne devus esti uzata kie pluraj, sed ne ĉiuj religioj estas aplikeblaj. ;-separitaj valoroj povas esti uzataj por priskribi religiajn objektojn, kiel templo aŭ tombejo, kiujn dividas specifaj religioj. Ekzemple, aparta religia tombejo, kiu estas kaj kristana kaj juda, povas esti etikedita kiel landuse=cemetery + religion=christian;jewish.
La ;-separita listo estas preferata super religion=multifaith en tiaj kazoj, ĉar ĝi informas kiuj specifaj religioj estas aplikeblaj por la mapita loko.
Vidu ankaŭ
Ĝi estas simila en funkcio al sport=multi.
Por lokoj por funebraj ceremonioj, kiuj estas malfermitaj ankaŭ al sekularaj ceremonioj, vidu la nereligiian etikedon amenity=funeral_hall.